Kastelo de Berzence
La Kastelo de Berzence aŭ konata pri la iama posedanto Kastelo de Festetics estas historia monumento en Hungario en Berzence.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/73/Berzence_kast%C3%A9ly.jpg/220px-Berzence_kast%C3%A9ly.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fb/V._Festetich-kast%C3%A9ly_%287825._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k%29_2.jpg/220px-V._Festetich-kast%C3%A9ly_%287825._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k%29_2.jpg)
Historio
[redakti | redakti fonton]La familio Festetics aĉetis la bienon en 1835. En la 18-a jarcento jam estis en tiu loko baroka domo. Ĝi estis trakonstruita al klasikisma ĉaskastelo inter 1846 - 1848. En 1887 granda ĉasado okazis kun partopreno de Rudolfo de Habsburgo-Loreno (kronprinco). En 1945 la alvenintaj bulgaraj soldatoj kun la lokaj loĝantoj prirabis la kastelon. Ĝis 1956 la kastelo estis kazerno, poste psikiatriejo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c5/Berzence%2C_Festetics-kast%C3%A9ly.jpg/220px-Berzence%2C_Festetics-kast%C3%A9ly.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ef/V._Festetich-kast%C3%A9ly_%287825._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k%29_3.jpg/220px-V._Festetich-kast%C3%A9ly_%287825._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k%29_3.jpg)
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La unuetaĝa kastelo kun mansardo situas sur monteto. La konstruaĵo formas U-majusklon, sed la aloj estas mallongaj. Ĝi havas aldonaĵon, kiu estas kasteleto, iam por la servantoj.
Parko
[redakti | redakti fonton]En la parko estis konstruitaj ĉasdomoj, mastrumaj dometoj, staloj.