Saltu al enhavo

Kastelo de Heidelberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Heidelberg
kastelo, malnova urbo, malnova ponto
Vido de la kastelo
Kastelo, 1815, de Carl Philipp Fohr
Hortus Palatinus, pentraĵo de Jacques Fouquières, 1620

La Kastelo de Heidelberg estas unu el la plej famaj ruinoj de Germanio kaj la ekkonilo de la urbo Heidelberg. Ĝis ĝia detruo dum la milito de la ligo de Augsburg fare de la armeo de Ludoviko la 14-a en 1693 ĝi estis la rezidejo de la elektprincoj de la lando Palatinato, germane Pfalz. Post la detruoj la kastelo estis nur parte restaŭrita. La ruino staras 80 metrojn super la rivero Nekaro, germane Neckar.

Komence de la 19-a jarcento komenciĝis turismo al Heidelberg. Ĝi pliiĝis post la konekto de la urbo al la reto de fervojoj en 1840.

Mark Twain raportis pri la kastelo en 1880 en sia libro „A Tramp Abroad“:

"Por bone impresi, ruino devas havi bonan lokon. Tiu ĉi ne povus pli favore situi. Ĝi staras sur altaĵo, kiu superregas la ĉirkaŭaĵon, ĝi estas kaŝita en verdaj arbaroj, ĉirkaŭ ĝi ne estas ebena grundo, sed kontraŭe arbaraj terasoj, oni rigardas tra brilaj folioj en profundojn, kie regas krepusko kaj kien la suno ne povas penetri. La naturo komprenas, kiel ornami ruinon, por efiki la plej bonan rezulton."

Mark Twain: „A Tramp Abroad