Kastelo de Kadarkút

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastelo de Kadarkút (konata ankaŭ pri la iama posedanto Somssich) estas historia monumento (deklarita en 2005), nuntempa hejmo por maljunuloj en urbo Kadarkút, pli precize en ties periferio Vóta.

Aerfoto pri kastelo en Kadarkút

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉaskastelo estis konstruita en la jaroj 1911 kaj 1912. La posedantoj estis grafoj Somssich, kiuj tie ĉasadis aŭ somerumadis. Dum la socialismo la kastelo estis neglektita kaj ruiniĝis. En 1984 eklezieto hu:Magyar Pünkösdi Egyház aĉetis la konstruaĵon. Post restaŭrado ĝi iĝis hejmo por gemaljunuloj ekde 1987. Komence 35 homoj loĝis ene, post trakonstruo jam 44. En 2012 incendio okazis, sed poste tuj oni faris la necesajn renovigajn laborojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kun mansardoj situas sola en parko. La fasado estas simetria, la meza parto iomete reliefas. Tie estas la enirejo, en la etaĝo verando situas kun 3 kvadrataj aperturoj. La konstruaĵo formas L-majusklon, la alo situas en la maldekstre flanko, sed el la fasado ĝi ne videblas.

Parko[redakti | redakti fonton]

En la parko foje estas renkontiĝoj de eklezianoj. De la enirejo ĝis la kastelo aleo kun tilioj kondukas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.