Kastelo de Lesencetomaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Lesencetomaj aŭ pri la iama posedanto Kastelo de Nedeczky [nedecki] estas monumento historia en Hungario en vilaĝo Lesencetomaj.

Kastelo de Lesencetomaj

Historio[redakti | redakti fonton]

En Lesencetomaj tiu ĉi baroka kastelo estis konstruita en 1752 fare de la loka bienulo Karolo Nedeczky. Oficiro aĉetis la kastelon en la frua 19-a jarcento. Okazis trifoje trakonstruoj, pligrandigaj laboroj en 1854, 1953 kaj 1984. En 1945 ĝi estis ŝtatigita, kiel ĉiuj kasteloj. La kastelo estas longe jam hejmo de mensaj handikapuloj, tial la kastelo ne estas vizitebla, sed oni zorgas pri bona stato de la kastelo kun la parko.

Aerfoto pri la kastelo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo foje kun mansardoj situas sola kaj formas brikon. Tamen estas ankaŭ du aloj, la unua estas longa, la alia mallonga. La fasado estas simetria, la meza parto iomete reliefas, plej supre estas mansardo. La enirejo funkcias en la malantaŭa parto, tie etendiĝas la menciitaj 2 aloj. Iam ili estis egalaj, sed la unua estis plilongigita kun longa teretaĝa parto, sed kun mansardoj.

Aerfoto pri la fasado

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estis plantita ĉirkaŭ 1800. Diversaj arboj kreskiĝas, nepre menciindas ekzemple Sequoioideae.

Fontoj[redakti | redakti fonton]