Kastelo de Sorkifalud

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Sorkifalud (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Nádasdy [nAdaŝdii]) estas historia monumento en vilaĝo Sorkifalud, en ekstera parto nomata Taródháza. Kelkaj fontoj mencias la kastelon Kastelo de Taródháza.

Aerfoto pri la kastelo de Sorkifalud

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1400-aj jaroj en tiu loko estis burgo de familio Taródházy. En fino de la 15-a jarcento familio Nádasdy trakonstruis ĝin al frua baroka kastelo. En fino de la 19-a jarcento rekonstruo okazis laŭ eklektiko. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato supozeble forprenis la kastelon, sed - ŝajnas - neniu uzis ĝin, ĉar la kastelo situas for de la vilaĝo. Ĝi preskaŭ estis malkonstruita. Depost fino de la socialismo eksterlandano aĉetis ĝin, poste la kastelo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo situas sola en granda bieno. La konstruaĵo formas L-majusklon kaj ĝi estis konstruita el brikoj. Kaj la teretaĝo, kaj la unua etaĝo estas arkaj, kiu estas malofta en Hungario. La enireja pordo estas ĉe fino de unu el la aloj. Antaŭe 3 sveltaj kolonoj tenas grandan terason. En fino de la alia alo estas algluita etaĝa parto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.