Kasteloj de la dinastio Karađorđević
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fd/Belgrade%2C_quartier_de_Dedinje.jpg/220px-Belgrade%2C_quartier_de_Dedinje.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/68/Beli_dvor.jpg/220px-Beli_dvor.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/94/Kuca_cveca.jpg/220px-Kuca_cveca.jpg)
La Dinastio Karađorđević [karaĝorĝeviĉ] posedas kelkajn oficialajn kaj privatajn rezidejojn en Belgrado kaj en aliaj partoj de la eksa Reĝlando Jugoslavio. Inter la oficialaj ejoj belgradaj nombriĝas la du "urbaj kasteloj" (Stari dvor/Malnova Kastelo kaj Novi dvor/Nova Kastelo) kaj la kastela komplekso en la nobla kvartalo de Dedinje kun Kraljevski dvor/Reĝa palaco kaj Beli dvor/Blanka palaco. Rimarkinde estas ke tie ĝuste troviĝas ankaŭ la maŭzoleo de Tito.