Katakomboj en Jihlava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Unu el multaj koridoroj de la katakomboj en Jihlava
La t.n. Lumanta koridoro

La katakomboj en Jihlava estas homfarita aro da koridoroj subteraj, kiuj ligas multajn kelojn de la urbocentro.

La katakomboj certe aĝas plurajn jarcentojn; perdiĝis ĉia informo pri iliaj origina celo. Kvankam la urbo Jihlava estis fama pri minado de ercoj, estas preskaŭ certe, ke la katakomboj ne estis kreitaj pro ercminado. Estas hipotezoj, ke temas simple pri subteraj proviz-tenejoj, sed tio ne klarigus la interligitecon. Ankaŭ hipotezoj pri defendaj aŭ kanalizaciaj celoj ne estas pruveblaj, kvankam certas, ke parto de la koridoroj servis ankaŭ por forfluigi akvon.

La koridoroj havas suman longon de 25 km kaj areon de 50.000 m², el kio videblas, ke la mezuma larĝo estas du metroj; mankas vere larĝaj ejoj. Ekzistas tri etaĝoj, el kiuj la unua (supra) konsistas el la domaj keloj kaj probable devenas el la 14-a jarcento. Sub ĝi estas dua etaĝo, en profundo de 4 ĝis 8 metroj, kaj tria, en profundo de 8 ĝis 14 metroj, ambaŭ verŝajne konstruitaj en la 16-a jarcento.

La katakomboj estas somere viziteblaj por turistoj. Oni montras interalie la "lumantan koridoron", kies muroj lumineskas post malŝalto de la lumo. Pri la origino de tiu luminesko oni simile multe hipotezis kiel pri la katakomboj mem; estas teorioj pri natura radioaktiveco kaj eĉ pri fosforo venanta el la korpoj de monaĥoj tie entombigitaj. Plej probable, tamen, oni pentris la murojn per lumineska farbo, kiam dum la Dua mondmilito oni uzis le ejon kiel bunkron. Kemia analizo de la lumineskaĵo montris, ke temas pri zinka kaj baria sulfido.

Asocio de jihlavanoj, nomita Jihlavský Netopýr (jihlava vesperto) okupiĝas honorofice pri la esplorado kaj zorgado de la katakomboj, kiuj estas iusence unu el la simboloj de la urbo. Ankaŭ diskodancejo en la urbocentro nomiĝas Netopýr.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.