Katalin Stahl Jencsik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Stahl Jencsik
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1946 (1946-07-31)
en Satu Mare
Morto 26-an de novembro 2009 (2009-11-26) (63-jaraĝa)
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Edz(in)o István Stahl
Infano Krisztina Stahl
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Katalin STAHL JENCSIK [ŝtal jenĉik], fraŭlinnomo: Klára Katalin Jencsik, rumania hungara rapiristino, mondĉapionino. Ŝi naskiĝis en Satmaro la 31-an de julio 1946 kaj mortis en Satmaro la 26-an de novembro 2009. Ŝi estis la edzino de la sportĵurnalisto István Stahl kaj la patrino de rapiristino Krisztina Stahl.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Katalin Stahl Jencsik akiris diplomon de instruisto pri korpedukado kaj pri faktrejnado de skermo. Ŝi komencis skermi en 1960. En 1964 ŝi gajnis en teamo Unio de Satu Mare landan ĉampionecon. Pli poste ŝi sportis en klubo Steaua de Bukareŝto. En 1972 ŝi diplomitiĝis pri korpedukado en Univesitato de Bukareŝto. Ŝi estis 13 foje ĉampiono landa en teamo de Steaua, kaj dufoje ŝi gajnis la titolon sola ĉampiono. Ŝi estis dufoje mondĉampiono (1965, 1975). Inter 1964 kaj 1980 ŝi partoprenis kvin olimpikajn ludojn. Ŝi estis en rumana virina teamo dufoje olimpika bronzmedalisto (1968, 1972), dufoje arĝentmedalisto (1965, 1970) kaj kvinfoje monĉampioneca bronzmedalisto. (1966, 1967, 1973, 1975, 1977).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Hungara vikipedio
  • Ki kicsoda Aradtól Csíkszeredáig, 1997,