Kataluna malfermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kataluna malfermo
pozicio
a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
Tipo Duonfermita malfermo
vdr

La kataluna malfermo estas duonfermita ŝaka malfermo. Ĝi estas karakterizita per la tri movoj (en Algebra notado):

1.d4 Ĉf6
2.c4 e6
3.g3

La komenca ideo konsistas el la flanketo sur la reĝa flanko. Ĉi tiu malfermo estis kreita de la pola ŝakludanto Tartakower en turniro okazinta en la kataluna urbo Sitges en la 1920-aj jaroj.

Malmultaj pintaj mondklasaj ludantoj regule ludis la katalunan, kvankam multaj interesiĝis pri ĝi. Unu el la plej memoritaj tempoj okazis kiam en Londono, en 1983, Garry Kasparov kaj Viktor Korĉnoj uzis ĝin regule en sia alfrontado en la duonfinalo de kandidatoj survoje al decido, kiu defios Anatoly Karpov por la titolo de mondĉampiono. En tute5 el la 11 ludoj havis tiun malfermon.

La esprimo venas de la turniro organizita en 1929 en Barcelono, kadre de la Universala Ekspozicio, kiam Tartakower estis petita krei novan variaĵon omaĝe al la unika historio de ŝako en Katalunio.

Tamen ĝi estis uzita kelkajn fojojn antaŭ ol Tartakower uzis ĝin en la turniro. Sen iri tro malproksime, ĉe la ludo Réti-Leonhardt de 1928 en Berlino, preskaŭ identa komenca interŝanĝo estis farita.

La kataluna malfermo (ECO E00-E09) estas unu el la plej bonaj manieroj ludi fermitan malfermon. Ĝi konsistas el la flanketo de la kuriero sur g2, sendepende de ĉu nigro ludas 1... d5 aŭ 1... Ĉf6. Tial eble pli ĝustas nomi ĝin kataluna sistemo, kvankam la oficiala nomo estas kataluna malfermo. Tamen Ĉf6 kaj d5 devas esti farataj en iu aŭ alia punkto.

La historio de la kataluna malfermo estas konata: Okaze de la Internacia Ekspozicio de 1929, okazinta en Barcelono, estis organizita internacia ŝakturniro, kiun partoprenis plej multaj el la tiamaj grandaj ludantoj. Unu el ĝiaj organizantoj, Francesc Armengol volis ke okazu malfermo aŭ defendo en ŝako, kiu povus esti nomata kataluna. Tiel li alvokis konkurson por ke iu ŝakludanto elpensu novan malfermon. La konkurson gajnis la pola GM Savielly Tartákover, kiu enpoŝigis la tiutempajn 150 pesetojn.

La fundamenta ideo estas ataki la centron kaj la daman flankon per la flanketo de la helĉela kuriero. La malavantaĝo estas ekde de la tria movo nigro scias, kion blanko ludos kaj agas kontraŭ ĝi. Ĝi estis ludita de pluraj grandaj majstroj.

Ĉefa linio[redakti | redakti fonton]

La malfermo 1.d4 Ĉf6 2.c4 e6 3.g3 kaj kutime daŭrigas 3... d5 4.Kg2 kaj poste::

4. .. Ke7 5.Ĉf3 0-0 6.0-0 Ĉbd7
7.Ĉc3 c6 8.Dd3
7.Dc2 c6
8.Td1 b6 9.a4
8.b3 b6 9.Td1 Kb7 10.Ĉc3 b5
8.Ĉbd2 b6 9.b3 a5 10.Kb2 Ka6
4. .. dxc4
5.Da4+ Ĉbd7 6.Dxc4 a6 7.Dc2
5.Ĉf3 Ke7

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]