Katedralo de Palencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Palencio

La Katedralo de Sankta Antonino troviĝas en Palencio, Hispanio, en la aŭtonoma regiono Kastilio-Leono. Ĝi estas ĉefe el gotika arkitekturo, kun postaj aldonoj (renesanca, baroka kaj platereska). En Hispanio oni populare nomas ĝin kiel "la Bella Desconocida" (la Nekonata Belulino) pro la manko de famo kaj elstareco en la lando, malgraŭ tio ke ĝi estas el pura gotika stilo kaj interne plena de belaj altvaloraj artverkaĵoj. Kun pli ol 130 metroj longe, ĝi aperis kiel unu el la plej grandaj katedraloj de Hispanio.