Katedralo de Sankta Johano ('s-Hertogenbosch)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Sankta Johano
katedralomalgranda baziliko [+]

Supermara alteco73 m NAP [+]
Koordinatoj51° 41′ 17″ N, 5° 18′ 30″ O (mapo)51.6880565.308333Koordinatoj: 51° 41′ 17″ N, 5° 18′ 30″ O (mapo)

Arkitektonekonata valoro

Estiĝo1220
Poŝtkodo5211KK [+]

Katedralo de Sankta Johano (Nord-Brabanto)
Katedralo de Sankta Johano (Nord-Brabanto)
DEC
Katedralo de Sankta Johano
Katedralo de Sankta Johano
Lokigo de Nord-Brabanto en Nederlando

Map
Katedralo de Sankta Johano

Vikimedia Komunejo:  Saint John's Cathedral, 's-Hertogenbosch [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Sankta Johano
Sankta Johano en Hertogenbosch

La katedralo de Sankta Johano (nederlande Sint-Janskathedraal) estas romkatolika katedralo de gotika arĥitekturo en la centro de la nederlanda urbo ’s-Hertogenbosch. Ĝi validas kiel supro de brabanta gotiko en Nederlando kaj estas rangaltigita al regna monumento. La 26-an de junio 1929 la preĝejo ricevis la honortitulon basilika minor.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estis konstruata ekde 1220 kiel paroĥopreĝejo laŭ romanika stilo. En 1380 komenciĝis la konstruo de la gotika preĝejo laŭ koncepto de Willem van Kessel. En 1559 ĝi fariĝis katedralo de la novfondita episkopujo ’s-Hertogenbosch. La 15-an de julio 1584 eksplodis brulego en la nuna meza turo, kiu grave difektis la preĝejon. Inter 1629 kaj 1813 la prĝejo estis reformita.

De 1859 ĝis 1864 oni realigis unuan riparon; de 1961 ĝis 1985 okazis renovigo de la interno. Ekde 2000 pasas plia resanigo.

En la preĝeja interno troviĝas baptujo kreata en la jaro 1492 kaj grava orgeno. Krom per sia interna ekipaĵo la konstruaĵo imponas per sia grandeco (ĝi longas proksimume 115 metrojn) kaj per sia fasado riĉe ornamita per ŝtonskulptaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]