Katedralo de Sankta Vigilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Katedralo de Santka Vigilio)
Katedralo de Sankta Vigilio
katedralomalgranda bazilikoduomo [+]
Koordinatoj46° 4′ 1″ N, 11° 7′ 17″ O (mapo)46.066911.1215Koordinatoj: 46° 4′ 1″ N, 11° 7′ 17″ O (mapo)

ArkitektoAdamo d'Arogno

Estiĝo13-a jarcento

Katedralo de Sankta Vigilio (Trentino-Sudtirolo)
Katedralo de Sankta Vigilio (Trentino-Sudtirolo)
DEC
Katedralo de Sankta Vigilio
Katedralo de Sankta Vigilio
Lokigo de Trentino-Sudtirolo en Italio

Map
Katedralo de Sankta Vigilio

Vikimedia Komunejo:  Cathedral (Trento) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La katedralo de Sankta Vigilio (itala prononco [viĝilio]) estas la ĉefpreĝejo de Trento, situas en la placo de la Ĉefpreĝejo, estis konstruita tie, kie estis malnova templo titolita laŭ Vigilio, kiu estas la trenta patrono kaj estis episkopo de Trento.

Post la morto de Vigilio, iĝis necesa la konstruado de baziliko super lia tombo. Freŝaj fosadoj malkovris malnovan konstruaĵon, faritan per nur unu sola navo, je 14 x 45 metroj. Tamen oni memoris, ke preĝejo estis ankaŭ antaŭ la morto de la sanktulo, konstruita laŭ la padova modelo, tio estas per sola aŭlo, kun duon-cirkla apsido direktita al okcidento.

Kun la princepiskopo Uldariko la dua (1022-1149) ekis la konstruado de la episkopa palaco kaj la re-starigo de la katedralo. Tiu lasta havis tri navojn, kun siaj pilastroj bazitaj sur bazo el romana restaĵo, krome ekis ankaŭ la konstruado de kripto.

Altermanno (1124-1149) daŭrigis la kriptokonstruadon (kiu ekzistas ankaŭ nun), kiu estis konsekrita en la jaro 1145. Dum kun Uldariko la dua la konstruado progresis adaptante kaj utiligante romanajn restaĵojn, kun Altermanno oni malfermis novajn minejojn, ĉesigis la dependadon de la klasikaj restaĵoj.

La episkopo Federico Vanga (1207-1218) decidis tute rekonstrui la katedralon de la fondaĵoj, konfidante la taskon al la laboristaro el Campione (Kampione), estrita de Adamo d'Arogno. La konstruado ekis en 1212, sed ĉe la morto de Vanga en la Sankta Lando la laboroj preskaŭ ĉesis.

La Vanga projekto estis konservita de liaj posteuloj, kiuj daŭrigis la konstruadon, plutenante la ĉefajn karakterizaĵojn de la projekto.

En la jaro 1236 mortis la majstro Adamo d'Arogno, al kiu postsekvis la filo Enrico de Fono d'Arogno, dume la monoj ekmankis, tiel ke la konstruado nur malrapide progresis.

Je la fino de la 12-a jarcento la norda transepto estis ornamita per rozono, nomata bonŝanca rado.

Inter 1305 kaj 1307, Egidio el Campione estris la laboron por starigi la sudan flankon kaj la malsupran parto de la kampaniloj. En 1321 la filo Egidio, Bonino el Campione, faris la rozonon sur la fasado kaj aldonis jam gotikajn erojn.

En la jaro 1628 pro la laboro de Giuseppe Alberti oni efektivigis la kapelon de Kristo Krucita, baroka strukturo, enmetita en preskaŭ tute romanika formo.