Katedralo de la Ĉefanĝelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de la Ĉefanĝelo
ortodoksa katedralo • vidindaĵo • pantheon • rekonilo [+]

LandoRusio
SituoMoskvo
- koordinatoj55° 45′ 1″ N, 37° 37′ 4″ O (mapo)55.75027777777837.617777777778Koordinatoj: 55° 45′ 1″ N, 37° 37′ 4″ O (mapo)

ArkitektoAloisio the New
StiloRusa

Estiĝo16-a jarcento

Katedralo de la Ĉefanĝelo (Moskvo)
Katedralo de la Ĉefanĝelo (Moskvo)
DEC
Lokigo de Moskvo en Eŭropa Ruslando

Map
Katedralo de la Ĉefanĝelo

Vikimedia Komunejo:  Cathedral of the Archangel in Moscow [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Katedralo de la Arkianĝelo Mikaelo (ruse Архангельский собор) estas la nomo de unu el la katedraloj de la Kremlo de Moskvo, ĉe la Placo de la Katedraloj. La katedralo estas dediĉita al la Arkianĝelo Mikaelo, unu el la malmultaj anĝeloj kun nomo en la Biblio.

Ĝi estis konstruita inter 1505 kaj 1508, sub la gvido de la itala arkitekto Aloisio Lamberti da Montignana sur la loko de malnova katedralo, fondita en 1333.

Ĝi havas freskojn de la 16-a kaj 17-a jarcentoj. En la katedralo oni celebris la venkojn de la Rusa Armeo kaj ĝis la 17-a jarcento ĝi estis la tombejo de la caroj kaj princoj de Rusio. Entute ĝi havas 54 tombojn kaj 48 morttabulojn.