Kategorio-Diskuto:Bor

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Havi propran kategorion por unusola artikoleto, ŝajnas granda lukso kaj malbone investita tempo - despli ke la unusola artikoleto, kiu kreiĝis per roboto antaŭ pli ol 18 jaroj ekde tiam apenaŭ poluriĝis kaj viviĝis, kaj urĝe bezonus bone investitan tempon. Nun kiam la kategorio estas, ĝi kompreneble povas resti, sed pli bonus okupiĝi pri la multaj skeme kaj senvive komencitaj tekstoj en la kategorio:urboj de Niĵnij-Novgoroda provinco, kiuj fakte ne celiĝis esti pretaj artikoloj, sed nur helpiloj por kreado de persone redaktitaj artikoloj... ThomasPusch (diskuto) 22:19, 14 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Nia ĉefa problemo estas malsufiĉo de laborfortoj. Plej ofte mankas eĉ unusola vikipediisto por granda regiono. RG72 (diskuto) 04:29, 16 feb. 2024 (UTC)[Respondi]