Kategorio-Diskuto:Instruado en Parizo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Dominik: Mi ŝatus kompreni kial necesas havi kaj kategorion "kolegioj de Parizo" (tie en Esperanto estas unu kolegia subkategorio kaj du liceaj) kaj "liceoj de Parizo" (tie en Esperanto estas sama kolegia subkategorio kaj samaj du liceaj, kaj ankoraŭ ses paĝetoj), kaj kial koresponde en la franca vikipedio "Catégorie:Collège à Paris" kaj "Catégorie:Lycée à Paris" - tie estas multe pli da eroj, sed videble ankaŭ tie tre multaj subkategorioj kaj paĝoj estas en ambaŭ kategorioj. Se ŝajnas ke plej multaj eroj devas esti en ambaŭ kategorioj, tiam eble kategorio "liceoj kaj kolegioj de Parizo" pli sencus. Se mi ne dubas ke la divido an du kategoriojn havas sencon. Nur: tiu senso devas esti tuj klara se oni ekvidas la kategoriojn, kaj nun eĉ post cerbumo ĝi neniel klaras! Do, iu klarigu precize kaj koncize, kiu kategorio estas por kiu, tiel ke ĉiu kiu baze komprenas la lingvon tuj komprenas, sen havi ajnan necesan antaŭscion pri la lerneja sistemo de Francio. ThomasPusch (diskuto) 22:08, 23 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: En la supera kategorio "Kolegioj en Francio" ankoraŭ estas "tre helpa", alarme ruĝa indiko
La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas Kolegio en Francio.
Eble oni devus komenci tie, aŭ ankoraŭ pli ĝenerale per baza klariga paĝeto Duagrada instruado en Francio... ThomasPusch (diskuto) 22:13, 23 mar. 2023 (UTC)[Respondi]