Kategorio-Diskuto:Kanaoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

alinomu artikolojn?[redakti fonton]

La artikoloj sub ĉi tiu kategorio estas skribataj per esperanta alfabeto. Tamen, la maniero ne estas fiksita nek universala. Por eviti la militon inter "Romaĵi" kaj "Romaĝi" kune kun kunrei-a "Rômazi" kaj hepburna "Rōmaji", ĉu ni titoligu la artikolojn per la originaj japanaj literoj (kanaoj)? Jen estus eblaj kelkaj Esperantaj variaĵoj por unu litero:

--Salatonbv (diskuto) 00:52, 3 Dec. 2014 (UTC)


Bazata de "http://retpagxo.xxxxxxxx.jp/lernolibro.html". Tiu paĝo havas transliteruman sistemon de kanaoj laŭ esperanta alfabeto.

--飯江誰出茂 (diskuto) 08:10, 9 Dec. 2014 (UTC)

@飯江誰出茂: Dankon pro montri la fonton. Rilate al tio ni havis kelkajn longajn diskutojn enhavante Diskuto:Transskribo de la japana lingvo en Esperanton. Ne ĉiuj povas tute samopinii kun via maniero, se ili estas por [1]. "Maĉĉi" ekzemple estu polemika literumo. Do oni elektu sakuran manieron, rekte kanaoj. Kion vi pensas?--Salatonbv (diskuto) 14:25, 9 Dec. 2014 (UTC)
@飯江誰出茂:, mi denove dankas vin pro krei kanaajn artikolojn. Tamen, mi proponas alinomi la titolojn per la hepburna aŭ origina kanao. Vidu la aliajn vikipediojn je la artikolo Ŝi (kanao) d:Q40582. En latinalfabetaj lingvoj nur Esperanta Vikipedio uzas la literumon "ŝi" sed aliaj "shi" laŭ japana oficiala latinigo. En Esperanto, "ŝi" estas pronomo. Via citaĵo "http://retpaĝo.xxxxxxxx.jp/lernolibro.html" sen propra aŭtoro ne estas aŭtoritato en Esperanta komunumo sed nur opinio. Estas multaj aliaj opinioj pri esperanta alfabeto por la japana lingvo. Kelkaj japanaj esperantaj rondoj eĉ ŝatas kunrei-sistemon. Sed neŭtrala literumo en enciklopedio devas havi fidindajn fontojn kiel oficiala latinigo en Japanio. Amike,--Salatonbv (diskuto) 23:26, 25 Jun. 2015 (UTC)