Kategorio-Diskuto:Komunumoj de Italio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu kategorio estas tro granda, do mi intencas plejparte senpopoligi ĝin laŭ la kategoriskemo ŝajne intencita de la ĝermkreinto. Ĉi tiu kategorio nur enhavos [Kategorio:Komunumoj de Italio laŭ regiono] kaj [Kategorio:Komunumoj de Italio laŭ provinco], kiuj enhavos la taŭgajn ekzistantajn kategoriojn, kiuj jam enhavas ĉiujn la artikolojn. Se ĉi tiu plano ne plaĉas, klarigu vian kialon ĉi tie antaŭ la forigado de la redaktoj. Se ĝi plaĉas, vi povas helpi forigi [Kategorio:Komunumoj de Italio] el la artikoloj. --Kinetaviro 04:33, 23. Dec 2006 (UTC)

Ne klaras al mi, ĉu tiu noto de antaŭ preskaŭ jardeko estis entute atentita. Nun la kategorio havas entute 7970 erojn, kompreneble tio estas grandega nombro - mi ne scias ĉu aŭ kiom da artikoloj estis en 2006/07 elprenitaj el la baza kategorio "Komunumoj de Italio", kaj lasitaj nur en "Komunumoj de Italio laŭ regiono" kaj "Kategorio:Komunumoj de Italio laŭ provinco". TAMEN: tute sencas ankaŭ havi kategorion pri ĉiuj ajn komunumoj de Italio, se oni serĉas loĝlokon, pri kiu oni nur konas proksimuman ortografion, kaj ial ne trovas ĝin per la simpla vikipedia serĉo... Pri aliaj landoj tia kategoriego ankaŭ ekzistas: ekzemple pri la lando Germanio temas pri kategorio:Urboj de Germanio laŭ alfabeto (pli ol 12 000 eroj; la historia kategorionomo pro pigreco lasiĝis, kvankam ĝi estas erara, ne celas nur la urbojn sed fakte ĉiujn komunumojn). Estus giganta tempomalŝparo mem forigi el ĉiuj artikoloj la kategorioindikon "komunumoj de Italio", tasko kion ankaŭ povas plenumi roboto. Se aspektu iom pli ordeme, eblas krei kategorion "Komunumoj de Italio laŭ alfabeto" (ene de "kategorio:Komunumoj de Italio") kaj peti ke roboto ŝanĝu ĉiujn menciojn de "kategorio:Komunumoj de Italio" al "kategorio:Komunumoj de Italio laŭ alfabeto". Sed la artikoloj pri komunumoj de Italio (vidu sube) laŭ mi havas pli premajn problemojn - tial mi ankaŭ kontentas se ĉiuj komunumaj artikoloj restas en la nuna "kategorio:Komunumoj de Italio". ThomasPusch (diskuto) 13:30, 6 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Alvoko pri komuna adapto de ĉiuj artikoloj pri komunumoj de Italio[redakti fonton]

La almenaŭ 7970 artikoloj pri komunumoj de Italio estis kreitaj per roboto antaŭ dek jaroj, kio tiam estis signifa aŭtomatisma helpo al ekstarigo de artikola reto pri Italio; sed ekde tiam tre multaj el la robote kreitaj ĝermaj artikoloj neniam estis redaktitaj fare de homo, kaj restis multegaj mankoj. Artikola ĝermo laŭ la konsento de la esperantlingva vikipedio havu almenaŭ tri plenajn frazojn kaj eksteran ligilon, kaj en tiu kazo havu indikon de artikola {{ĝermo}}. Bedaŭrinde la robote kreitaj artikoloj havis detalan informkeston kun multaj informoj de 2005, el kiuj la nombro de loĝantoj intertempe malaktualiĝis, sed pri multaj aliaj informoj nun iom ridindas la multaj indikoj "(2005)": preskaŭ ĉiuj komunumoj en 2005 kaj nun en 2016 havas la saman areon, havas la saman kristanan patronon, kaj situas en sama alteco: Tute malprobablas ke Italio en la sekvaj jaroj iom post dronos en la Mediteraneo, kaj ke pro tio la alteco ŝanĝiĝos ĉiujare, kaj ke la kristanaj patronoj ŝanĝiĝos ĉiujare, ankaŭ ne antaŭvideblas. Sed la indiko "(2005)" ĉe tiuj parametroj aspektos pli kaj pli ridinde, ju pli malproksimiĝos en la pasinton la jaro 2005. Pli granda problemo tamen estas, ke la roboto en 2005 ne atentis pri la konsento pri minimumaj kondiĉoj de ĝerma artikolo: Multegaj artikoloj nur konsistas el unu frazo ('Nomo' estas urbo de Italio.), antaŭ anstataŭ ĝuste post la informkesto, kaj ne havas ŝablonon "ĝermo". Laŭ la reguloj pri artikolaj "ĝermetoj" eblus (aŭ eĉ necesus) forigi ĉiujn tiujn artikolojn. Sed tio detruus gigantan laboron. Plia teknika problemo estas, ke la artikoloj de modelo "'Nomo' estas urbo de Italio. Informkesto, kategorioj, fino." estas artikolaj "orfoj": neniuj aŭ tre malmultaj aliaj artikoloj ligiĝas al ili. Eĉ se al ĉiuj tekstoj pri la provincoj oni nun aldonus alfabetan liston de la komunumoj, tiam po unu paĝo ligiĝus al la komunuma artikolo: daŭre la artikolo estus "orfa", unu estas tro malmulte... Teknika solvo estas paĝofine uzi "navigilon", en kiu ĉiu komunumo de provinco ligiĝas al ĉiu alia komunumo de la provinco: tio sen plia peno kreas amason da interligoj. PLIA problemo: En 2005 en la vikipedia komunejo pri ĉiu komunumo de Italio ekzistis blazonobildo. Post la kreo de la esperantlingvaj robotaj artikoloj, pro dubinda kopirajta diskuto ĉiuj blazonobildoj forpreniĝis, ĉiuj individue alŝutiĝis al la itala, angla kaj germana vikipedioj, kaj nur iom post iom malmultaj blazonobildoj novdesegniĝis por la komunejo, kaj eĉ tiuj alŝutiĝis ofte je aliaj nomoj ol la antaŭaj blazonobildoj. En la e-lingvaj robote kreitaj artikolo restis amaso da ruĝaj ligiloj pri iuj bildoj en la informkesto, kiuj cixuj enhavis la italan vorton "stemma" (=blazono), sed la koncerna blazonobildo estas for. Relative limigita kroma problemo estas ke en 2016 14 provincoj estis ŝanĝitaj al nomo "metropolaj urboj": Fakte la nomo misgvidas, ĉar ne temas pri urboj, sed pri metropolaj regionoj el multaj urbaj kaj ankaŭ neurbaj komunumoj, oni nur al la 14 provincoj donis iom pli da administraj rajtoj, sed ĉar en la itala la oficialaj novaj nomoj estas "metropolaj urboj", kaj el la esperantlingva vikipedio malverŝajnas ke eblos "ĝustigi" la administran politikon de Italio, la administraj unuoj oficiale nomataj "metropolaj urboj" ankaŭ ĉi tie nomiĝu "metropolaj urboj". La kategoriojn pri tiuj 14 "eks-provincoj" kaj ĉiuj artikolojn de ties komunumoj necesus adapti.

Do, la artikoloj pri komunumoj de Italio bezonas

  1. forigon de misaj indikoj pri ne-plu-ekzistantaj blazonobildoj,
  2. navigilon,
  3. aktualan nombron de loĝantoj, plej bone interprojekte estonte plu aktualigeblan, pro manko de alia teknika ebleco plej bone per la koncerna vikidatumaj informaroj de la tekstoj,
  4. forprenon de la indiko "2005" el la informkesto tie kie ĝi ne sencas,
  5. flanke ankoraŭ ŝanĝon de itallingvaj nomoj de kristanaj sanktuloj (ruĝaj ligiloj en la e-lingva vikipedio) al la ĝustaj artikoloj pri tiuj sanktuloj: do ne "San Pietro" aŭ "S. Pietro", sed "Sankta Petro", ktp ktp (la tradicia katolikeco de Italio jen kreis plian problemon...),
  6. kaj pli da teksto, tiel ke ĉiu artikolo ankaŭ sen persone redaktataj pliaj informoj almenaŭ havu pli ol tri frazojn kaj eksteran ligilon: Minimumo laŭ mi estu (vidu ekzemple la artikolon Sospiro): "NOMO estas komunumo de Italio. Ĝi estas parto de la provinco NOMO en la regiono NOMO. Fine de JARO en la komunumo vivis NOMBRO loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas TIU KAJ JENA. Eksteraj ligiloj Oficiala retejo (itale)" kaj fine indiko {{projektoj}}. Plej bone estu ankaŭ unu aŭ du fotoj maldekstre, sub la teksto, por doni iom pli vivan impreson pri la loko ol donas tiuj minimumaj informoj (sen foto, la ŝablono "projektoj" povas esti super la eksteraj ligiloj, sed se estas fotoj kaj la teksto pli mallongas ol la ampleksa informkesto, la fotoj estu antaŭ la indiko pri ŝablono "projektoj").

Mi en la lastaj semajnoj pro kompato kun la mizera stato de la multegaj artikoloj prilaboris ĉiujn artikolojn de la novaj Metropola urbo Milano ✔ Farite, Metropola urbo Florenco ✔ Farite, la relative nova dispartigita provinco Monza kaj Brianza ✔ Farite (eble bonus nomo "provinco Monco kaj Brianco", sed mi ne trovis konvinkajn eksterajn referencoj pri e-lingva literatura uzo de la plene esperantlingva formo, kaj tial provizore pluuzis la proponitan duonesperantan-duonitalan formon), kaj pri la tute normala provinco Cremona ✔ Farite. Mia propono estus, ke pluraj esperantistoj transprenu po kelkajn provincojn kaj komune per propra redaktado, sen roboto, je simila modelo levu la nivelon de la komunumoj de aliaj provincoj al bona ĝerma nivelo. Relative multan laboron kostas la meto de nombro de loĝantoj al vikidatumoj - sed la esperantlingvaj artikoloj prilaboritaj laŭ la de mi proponata modelo principe povas resti tiaj sen plia "flegado", kaj tamen mi antaŭvidas, ke alilingvanoj iom post iom aldonos plian enhavon al vikidatumoj kaj per estonte novaj nombroj de loĝantoj pluaktualigos ankaŭ la esperantlingvajn artikolojn.

Jen do alvoko pri komuna kampanjo.

ThomasPusch (diskuto) 13:30, 6 jun. 2016 (UTC)[Respondi]