Kategorio-Diskuto:Kongaj esperantistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kategorioj de tiu serio kutime nomiĝas "adjektiva landonomo+esperantistoj". Sed pri Demokratia Respubliko Kongo respektive Respubliko Kongo tio ne tiom facilas: ne eblas transformi la ŝtatonomojn al simpla adjektivo. Sed "kongaj esperantistoj" principe devus inkluzivi kaj la esperantistojn de Demokratia Respubliko Kongo kaj de Respubliko Kongo. Praktike tamen ĝis la stato de 2016 ŝajne ne eksistas Esperanto-movado en Respubliko Kongo, dum ekzistas vigla Esperanto-movado en Demokratia Respubliko Kongo. Tial ekestis la praktiko skribi "kongaj esperantistoj" kaj celi "la esperantistojn en Demokratia Respubliko Kongo". Tiom longe kiom ne ekzistas eĉ sola esperantisto de Respubliko Kongo menciata en vikipedio per propra artikolo aŭ mencio en la "ĝermolisto de kongaj esperantistoj", tiu mallogikaĵo povas resti - ĝis nun ĝi ŝajne ne ĝenis iun. Sed se ekmenciiĝos unua esperantisto de Respubliko Kongo, necesos divio al pli malkoncizaj nomoj "kategorio:esperantistoj de la Demokratia Respubliko Kongo" kaj "ĝermolisto de esperantistoj de la Demokratia Respubliko Kongo", kaj la samo duafoje sen adjektivo "Demokratia". ThomasPusch (diskuto) 18:01, 29 Feb. 2016 (UTC)