Kategorio-Diskuto:Preĝejoj laŭ landoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Katedralo" kutime kaj ankaŭ la kategorio "katedraloj" kaj ties landaj subkategorioj kompreniĝas specifa speco de granda kristana preĝejo. Tial ne logikas, ke la kategorio kaj ĉiuj landaj subkategorioj estas rekta parto de kategorio "religiaj konstruaĵoj", kaj kategorio "preĝejoj laŭ landoj" kun ĉiuj landaj subkategorioj (laŭ enhavo de tiuj kategorioj la titoloj devus esti "kristanaj preĝejoj" aŭ "kirkoj", ĉar kompreneble moskeoj, sinagogoj kaj aliaj temploj ankaŭ estas preĝejoj) paralele estas alia rekta parto de kategorio "religiaj konstruaĵoj".

Mi proponas unue renomigi la nunajn kategoriojn "preĝejoj..." al "kirkoj..." (ĉar "kristanaj preĝejoj..." tro longas, kaj la kompareblaj kategorioj pri preĝejoj de la aliaj grandaj unudiaj religiloj ankaŭ nomiĝas "moskeoj..." kaj "sinagogoj...", ne "islamaj preĝejoj..." kaj "judaj preĝejoj...").[1] En sekva dua paŝo mi proponus meti ĉiujn kategoriojn "katedraloj..." en la pli grandajn kategoriojn "kirkoj...", kaj nur la kategorioj "kirkoj..." rekte membru en la ankoraŭ pli grandaj kategorioj "religiaj konstruaĵoj...".

ThomasPusch (diskuto) 23:13, 20 Jan. 2014 (UTC)

Parenteze: Rekomendindus ankaŭ disigi la paĝojn de kategorio "bazilikoj" al "bazilikoj en [landnomo]", kaj ankaŭ ilin subigi al la koncernaj kategorioj "kirkoj en [landnomo]". Ankaŭ bazilikoj nur estas specifa speco de granda kristana preĝejo. ThomasPusch (diskuto) 23:13, 20 Jan. 2014 (UTC)

  1. Nur tagon poste mi vidas, ke en Kategorio-Diskuto:Preĝejoj jam antaŭe en tute sama argumentado jam du aliaj esprimis la saman proponon. TP

La temo daŭre aktualas. Alternative al la ŝovo de la enhavo de "preĝejoj laŭ landoj" al "pirkoj laŭ landoj" kaj posta nuligo de la unua titolo, ankaŭ eblus pripensi ĉu "preĝejoj laŭ landoj" (de ajna religio) ne estus pli mallonga nomo ol "religiaj konstruaĵoj laŭ landoj". Tamen la lasta termino pli vastas. Laŭ ĝi, ankaŭ religiaj monumentoj (kiel la jesua statuo surmonta super Rio-de-Ĵanejro) aŭ kristanaj porpastraj seminariejoj aŭ madrasojjeŝivoj rajtas esti enmetataj en kategorion sub "religiaj konstruaĵoj laŭ landoj", kvankam ili ne estas lokoj nur por preĝado. ThomasPusch (diskuto) 22:31, 16 Dec. 2014 (UTC)

Danke, ke vi interkonsentis kun si mem, sed necesintus pli vasta diskuto pri la temo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Kirko. --sen subskribo: uzanto Narvalo 17 Dec. 2016