Kategorio-Diskuto:Programlingva dezajno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dubinda kategorio[redakti fonton]

@RG72: La kategorinomon «Programlingva dezajno» mi opinias nesufiĉe pripensita paŭsaĵo de la angla «Programming language design». Kiom mi komprenas el ĝia anglalingva konsisto:

  • Category:Programming language concepts
  • Category:Programming language theory
  • Category:Programming language topics
  • Category:Programming language folklore

ĝi fakte celas «Esploron pri programlingvoj», ian «lingvosciencon pri programlingvoj». Sed ĉar «programlingv/istiko» ne sonas bone, oni uzas la surogaton “design”, kiu tamen ne estas egala al la esperanta dizajno/dezajno.

Laŭ mi, tia kategorio (se entute necesa) estas alinomenda. Plej ĝuste estus nomi tion «Programlingvaj priaĵoj», sed tio ne sonas sufiĉe impone por la enciklopedieca stilo de Vikipedio. Pli serioza nomo estus «Pri la programlingvoj ĝenerale»; «Programlingvaj studoj» aŭ simile.

Tamen la angla diskutpaĝo de ĉi tiu kategorio esprimas dubon pri ĝia neceĉo: en:Category talk:Programming language design: «"design" is too broad; only 12 articles, please rework this category». Kaj la solaj lingvoj, kiuj havas paralelaĵojn, estas

   Esperanto
   فارسی
   한국어
   Bahasa Melayu
   日本語

Tre dubinde.---Sergio (diskuto) 09:31, 1 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi ne estas fakulo ĉi-kampe, do aprobos fian fakan opinion. Ĉu ni alinomu aŭ forigu ĝin?RG72 (diskuto)