Kategorio-Diskuto:Usonaj ministroj pri defendo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu la diskutpaĝan noton en Diskuto:Usona ministro pri defendo. ThomasPusch (diskuto) 11:03, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Nun, post la alinomigo, la usona kategorio ne plu elfalas inter ĉiuj aliaj en la Kategorio:Ministroj pri defendo laŭ landoj. En iu teksto, iu aldonis al la titolo usona ministro pri defendo la aldonaĵon [t.e. milito]. La aldonaĵo kompreneble ĝustas, sed estas forta kritiko pri la usona politiko, kaj tial neniu alia lingvo polemike nomus la ministron "ministro pri milito" (plu, la unua ministro ekde 1785 vere nomiĝis tiel). Ne gravas al mi kritiki la usonan politikon, gravas ke ni ne por la usona ministro kreas eraran kategorion, kiu estas pro laŭvorta mistraduko de nacilingva titolo, dum la ministroj de ĉiuj aliaj landoj havas ĝustajn kategoriojn. Usono estas lando kiel ĉiu alia, kaj ne ricevu apartajn komplezojn ke por ĝi oni aparte kreas kategoriojn pro laŭvorta mistraduko de nacilingva titolo - pri tio eĉ neniu pensus kiam temas pri traduko de la rusa aŭ sovetunia aŭ ĉina aŭ finna aŭ litova ministro. ThomasPusch (diskuto) 11:29, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]