Kathryn Erbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kathryn Erbe
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1965 (1965-07-05) (58-jaraĝa)
en Neŭtono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater New York University Tisch School of the Arts • Lee Strasberg Theatre and Film Institute vd
Familio
Edz(in)o Terry Kinney vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • aktoro vd
Laborkampo kina aktorado vd
Aktiva dum 1989– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kathryn Elsbeth ERBE (naskiĝis la 5-an de julio 1966 en Newton, Massachusetts) estas usona aktorino. Li estas ankaŭ nomata en mallongigoj kiel Katie Erbe, Katy ErbeKatheryn Herbe.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi finstudis en la New York University en 1990, poste laboris kiel aktorino. Ŝi ludis filinon de Lynn Redgrave en la sitkomo Chicken Soup, kiam ŝi estis ankoraŭ studentino. Post la serio, ŝi iĝis membro de Steppenwolf Theater Company kaj kunludis en multaj produktaĵoj de la entrepreno. Inter ili estis la A Streetcar Named Desire, Curse of the Starving Class, My Thing of Love kaj la Fruktoj de la kolero. Tiu lasta estis scenigita pli ol ses monatoj kaj venkis Tony Award por la plej bona teatraĵo.

Sur la televida ekrano, ŝi aperis en filmoj kiel Kio pri Bob? kaj Echoes. En la televida serio Oz ludis ŝi la rolon de Shirley Bellinger.

Kathryn Erbe vivis en geedziĝo kun usona aktoro Terry Kinney, ĝis 2006. Ili konatiĝis en 1993, kiam ŝi iĝis en Chicago membro de Steppenwolf Theater Company, kiun Terry Kinney kunfondis. Ili havas komunan filinon kaj filon.

Filmografio (elekto)[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

televidaj serioj[redakti | redakti fonton]

  • 1998–2000: Oz
  • 2001–2011: Law & Order: Criminal Intent