Katolikosejo de Aĥtamar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katolikosejo de Aĥtamar (armena : Աղթամարի կաթողիկոսութիւն , Aġt'amari kat'oġikosut'iun ) estis sendependa Seĝo de la Armena Apostola Eklezio, kiu ekzistis dum preskaŭ ok jarcentoj, de 1113 al 1895 kaj sidejis en la Katedralo de la Sankta Kruco en la Insulo Aĥtamar (turke: Akdamar) proksime al Van, en la nuna Turkio.

La katolikosejo estis establita de ĉefepiskopo Davit, kiu estis parenco de la arcrunidoj, la reganta dinastio de la sendependa armena Vaspurakana reĝlando[1]. Davit rezonis la junan aĝon de la katolikoso Gregorio la 3-a Pahlavuni pri la divido. Ĉefepiskopoj ligitaj al la familio arcrunida sukcedis unu la alian kiel Katolikoso de Aĥtamar ĝis 1272, kiam la Sefedina familio transprenis ĝin ĝis la 16-a jarcento. Poste, la Katolikosejo venis sub rektan jurisdikcion de la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin.

Ekde la malfrua 19-a jarcento, la Katolikosejo de Aĥtamar regis ĉirkaŭ la sudaj bordoj de Lago Van: Ŝataĥ, Ĥizan, ktp. La katolikosejo estis plejparte misfamigita kaj dissolvita en 1895, meze de la hamidaj masakroj pro disputoj kun Eĉmiadzin kaj korupto. La du diocezoj kiuj formis la katolikosejon transformiĝis al la jurisdikcio de la Armena Patriarkejo de Konstantinopolo. La katolikosa seĝo restis vaka ĝis la Armena genocido kaj estis formale aboliciita de la turka registaro en 1916.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2010) Historical Dictionary of Armenia. Lanham, Marilando: Scarecrow Press. ISBN 978-0-8108-7450-3.