Kauzenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la burgo Kautzenburg

La burgo Kauzenburg etas ruino de montburgo rande de Bad Kreuznach en Rejnlando-Palatinato. Hodiaŭ ĝi estas restoracio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kauzenburg etis rezidejo de la antaŭa grafejo Sponheim. En 1206 la burgo estis menciita la unuan fojon. En dokumento la reĝo Philipp von Schwaben malpermesis la konstruon de kastelo. De 1206 ĝis 1230 la burgo konstruiĝis fare de la grafoj Gottfried la 3-a († 1218) kaj Johano la 1-a von Sponheim († 1266).

En 1417 la burgo estis dividita inter la grafoj de Sponheim kaj la princelektisto Ludwig la 3-a (Palatinato). En 1437 okazis nova divido sub la palatingrafo el Heidel Ludwig la 4-a, Friedrich la 3-a de Veldenz kaj la markgrafo de Baden. En 1444 sekvis kiel hederanto de la Veldenza parto Stefan von Pfalz-Simmern-Zweibrücken. En la Palatinata Milito inter 1450 kaj 1470 la markgrafo perdis sian parton. Princelektisto Philipp elkonstruis la burgon.

En 1620 la hispana markizo Spinola akiris Kreuznach kaj la burgon, kiun li plifirmigis ĝis 1632. En 1632 dum la Tridekjara Milito la sveda reĝo konkeris la burgon. En 1635 imperiestraj trupoj transprenis la urbon kaj la burgon. En 1639 konkeris ĝin la francoj sub generalo Duko de Longeville la burgon kaj en 1641 imperiestraj trupoj sub Gil de Haes rekonkeris la burgon.

Post la Vestfalia Paco Badeno kaj Palatinato reakiris la burgon. Tiam okazis la unua mencio de la kastelo, nomata „Veste Kauzenburg“. La francoj sub generalo Bouffleur konkeris ĝin en 1688 la burgon kaj eksplodigis kaj forbruligis la burgon.

Privata Utiligado[redakti | redakti fonton]

En 1803 Andreas van Recum (pli poste nobeligita barono de Recum) akiris la ruinon sur la monto Kauzenberg. En la fundamentoj de la burgo oni trovis volbaĵojn kaj kelojn. Tiujn oni uzis por stoki vinon.

Ĝis 1881 la burgo restis en la posedo de la familio Otto von Recum, tiam ĝi fariĝis posedo de la familioj Puricelli kaj Gräff el Bad Kreuznach. En 1969 la vinkomercisto Elmar Pieroth aĉetis la terenon kaj la ruinon.

Detalo de la nova instalaĵo de 1971

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]