Saltu al enhavo

Kavalirejo Bubikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kavalirejo Bubikon
kastelo

LandoSvislando
KantonoZuriko

SituoBubikon
- koordinatoj47° 16′ 0″ N, 8° 49′ 41″ O (mapo)47.2666666666678.8280555555556Koordinatoj: 47° 16′ 0″ N, 8° 49′ 41″ O; CH1903: 705144 / 236015 (mapo) [+]

Estiĝo12-a jarcento
Poŝtkodo8608 [+]

Kavalirejo Bubikon (Zuriko)
Kavalirejo Bubikon (Zuriko)
DEC
Lokigo de Zuriko en Svislando

Map
Kavalirejo Bubikon

Vikimedia Komunejo:  Ritterhaus Bubikon [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Kavalirejo Bubikon (germane Ritterhaus Bubikon; Koordinatoj: 47° 16′ 0″ N, 8° 49′ 41″ O) estas bone konservita iama komandorejo de la Ordeno de Johanitoj en la komunumo Bubikon en Svislando. La komandorejo estis fondita inter la jaroj 1191 kaj 1198. La ordenkonvento estis malfondita en la jaro 1528 kaj la komandorejo fermita en la jaro 1789. Ekde la jaro 1936 la iama komandorejo estas posedaĵo de la Kavalirejsocieto Bubiko (germane Ritterhausgesellschaft Bubikon), kiu subtenas la konstruaĵon kaj funkciigas ĝin kiel muzeo.

Kavalirejo Bubikon

La Kavalirejo kaj Komandorejo Bubikon estis fondita fine de la 12-a jarcento de la Grafoj de Togenburgo. La ekzakta fondojaro ne estas konata, sed devas esti inter 1191 kaj 1198. La komandorejo akiris post sia fondo iom post iom ĉefe per donacoj multajn bienojn en la hodiaŭa Kantono Zuriko kaj najbaraj kantonoj, precipe en Tobel, Hinwil, Flaach, Wald ZH, Buchs ZH kaj Wangen ZH, diversajn bienojn en Kantono Argovio, la voktrajtojn pri la bieno Alt-Hellberg en Gosaŭo ZH, kaj kromoajn bienojn en Dübendorf, la voktrajtojn pri Ringwil, Wangen ZH kaj Hermikon. En la jaro 1287 la komandorejo estis tiom riĉa, ke la komandoro Henriko de Lichtensteig povis aĉeti la regadon pri Wädenswil.

En la jaro 1408 la komandorejo falis kiel parto de la voktdistrikto Grüningen sub la suvereneco de la urbo Zuriko. Post la formorto de la nobelaj familioj de Rapperswil en la jaro 1283 kaj de Togenburgoen la jaro 1436 la subteno de la alta nobelaro forrestis. La Johanitoj tial dum la Malnova Zurika Milito restis strikte neŭtralaj, tamen tio ne savis ilin de elrabo far la ŝvicanoj en la jaro 1443.

Post la reorganizo de la Ordeno de Johanitoj en la 15-a jarcento, la komandorejoj de Bubikon kaj Wädenswil troviĝis rekte sub la gvidado de la grandprioro de Germanio kiel Camerae priorales [prioraj kameroj], kial ek de tiam triono de la enspezoj devis esti pagita al la sidejo de la grandprioro en Heitersheim. Ek de 1445/1467 la grandprioro de Germanio tial estis ankaŭ komandoro de Bubikon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]