Tobel-Tägerschen
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tobel-Affeltrangen (stacidomo) kaj Tägerschen (stacidomo). |
Tobel-Tägerschen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Münchwilen |
Geografia situo | CH1903: 720112 / 264101 (mapo)47.5166666666679.0333333333333Koordinatoj: 47° 31′ N, 9° 2′ O; CH1903: 720112 / 264101 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1351 |
Areo | 7,0 km² |
Alteco | 525 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9555 |
Komunumkodo | 4776 |
Tobel-Tägerschen estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 351 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tobel situas en flanka valo sude de la Lauchevalo inter Wil SG kaj Weinfelden. La nomo Tobel (kies signifo en la germana lingvo estas ravino) jam indikas la ekziston de ravino, kiun fosis la Hartenauerbach, alfluanto de Lauche, siavice alfluanto de Turo antaŭ ĝi trafluas la vilaĝon Tobel.
Tobel-Tägerschen konsistas el la municipoj kaj setlejoj Tobel, Tägerschen, Erikon (alemane Eerike), Karlishub kaj Thürn.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Tobel limas en nordo al Affeltrangen, en okcidento al Braunau, en sia plej suda pinto al Bronschhofen (Kantono Sankt-Galo), en sudoriento al Bettwiesen, kaj en oriento al Lommis.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La komunumo Tobel-Tägerschen disponas kun la haltejoj Tobel-Affeltrangen kaj Tägerschen pri du stacioj ĉe la trajnlinio de Wil al Weinfelden (la iama bankrotiĝinta Mezturgovia Fervojo), kiujn servas la turgovia fervojkompanio THURBO AG per regionaj trajnoj en duonhora kadenco.
La plej proksima aliro al la aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo tra Zuriko al Berno situas en distanco de 3km apud Münchwilen kaj atingeblas do en malmultaj minutoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Tägerschen datiĝas el la jaro 762 kiel Tegarascha. En mezepoko la plej multaj bienoj en Tobel kaj Tägerschen apartenis al la Monaĥejo Sankt-Galo. La jurisdikcio falis en la 15-a jarcento de la Grafoj de Togenburgo al la johanita komandejo Tobel.
La hodiaŭa politika komunumo Tobel-Tägerschen kreiiĝis la 1-an de januaro 1999 kadre de la turgovia komunumreformo per kunigo de la lokkomunumoj Tobel kaj Tägerschen. Antaŭ tiu dato la tri lokkomunumoj Tobel, Tägerschen kaj Braunau formis kune la municipkomunumon Tobel. Braunau nun estas memstara komunumo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Katolika preĝejo Sankta Johano
-
Preĝejo Sankta Johano de interne
-
Plafona pentraĵo en la preĝejo
-
Faktrabdomo en Tobel
-
Vilaĝocentro de Tägerschen
-
Tägerschen vidita de la vojo al Karlishub
-
Karlishub
|