Kaŝkestludado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaŝkestludado
outdoor game
vdr
Kaŝkestaĵoj: libro, stampo, stampinkujo, kompaso

Kaŝkestludado estas subĉiela hobio, kiu komenciĝis sur la stepo de Dartmoor, Anglio. La hobio estas origine konata angle kiel letterboxing (laŭvorte: litero- aŭ letero-kestado).

Kaŝkestludantoj kaŝas malgrandan veter-nepenetreblan keston en publike alirebla loko, kaj poste divastigas indikojn, kiujn oni povas uzi por trovi la keston.

Tradicie, la indikoj estas metataj en konatajn kaŝkestojn, sed ankaŭ en la Interreton.

La serĉanto uzas la indikojn, kutime kune kun kompaso, kaj navigas al la kaŝkesto.

La kesto enhavas art-stampon, kutime memmanfaritan, kaj gastlibron. La trovanto de la kaŝkesto ankaŭ havas personan memmanfaritan stampon kaj libron. Kiam iu trovas la kaŝkeston, la trovantoj reciproke interŝanĝas stampitajn bildojn. La gastlibro en la kesto registras vizitantojn, kaj la libro de la trovanto registras vizititajn kaŝkestojn.

Ekzistas Esperanto-tema kaŝkesto en la Preria Paco-Parko, Nebrasko, Usono. Vidu la retejon sube.

Oni diras, ke kaŝkestada intereso en Usono komenciiĝis per artikolo en la aprila 1998 numero de Smithsonian Magazine.

Rilataj TTT-ejoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]