Preria Paco-Parko
| Preria Paco-Parko | ||
|---|---|---|
| Situo | ||
| Geografia situo | 40° 49′ 22″ N, 96° 55′ 47″ U (mapo)40.8229-96.9297Koordinatoj: 40° 49′ 22″ N, 96° 55′ 47″ U (mapo) | |
| Lando(j) | Usono | |
| Geografio | ||
| Trajtoj | ||
Preria Paco-Parko (angle Prairie Peace Park) estis parko en la prerio de Nebrasko, Usono dediĉita al paco. La parko malfermis ĉirkaŭ 2005 kaj poste la tereno vendiĝis. La konstruaĵo forbrulis en 2020 kaj la skulpturoj malaperis. La parko aktuale estas en ruinigita stato[1].
La 27-akrean parkon fondis Don TILLEY en 1993 kaj ĝi situas 8 mejlojn okcidente de la Nebraska ŝtat-ĉefurbo Lincoln. La parko malfermiĝis dum la printempaj kaj someraj monatoj.
Celo
[redakti | redakti fonton]Per eksponoj de arto kaj naturo, la parko celis montri al la homaro la avantaĝon kaj utilon de amikeco, interna, familia, komunuma, kaj monda paco.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Nebraska Internaci-Lingva Asocio konstruis kaj subtenis Esperantan monumenton. Ekzistis ankaŭ kaŝkesto Esperanta en la parko.
Inkluzive de monumento dediĉita al Esperanto kaj Zamenhof, la parko proponis labirintojn kaj multajn allogaĵojn por infanoj. same kiel monumentojn kiuj temis pri naturo, milito, agrikulturo aŭ la kreskado de la monda loĝantaro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Atlas Obscura, Ruins of Prairie Peace Park, Pleasant Dale, Nebraska. Alirite la 9-an de septembro 2023.



