Keighley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keighley
urbeto • civila paroĥo • bazarurbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 53 331  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 53° 52′ N, 1° 55′ U (mapo)53.866666666667-1.9166666666667Koordinatoj: 53° 52′ N, 1° 55′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Keighley (Britio)
Keighley (Britio)
DEC
Keighley
Keighley
Situo de Keighley

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Keighley [+]
vdr

Keighley (prononcita [ˈkiːθli]) estas urbo en la konteo West Yorkshire en la nordo de Anglio. Ĝi situas nordokcidente de Bradford kaj laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 53 331 loĝantoj. Keighley havas la statuson de civitana komunumo (civil parish) kaj estas la tria plej granda tiuspeca en Anglio. Keighley apartenas al la Metropolitan Borough de la City of Bradford kaj estas konsiderata parto de la „Brontë Country“, la hejma regiono de la fratinoj Brontë, verkistoj Anne Brontë, Charlotte Brontë kaj Emily Brontë.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tradicie Keighley estis urbo de tekstilindustrio, precipe la prilaboro de lano kaj kotono. En 1800 tie vivis ĉirkaŭ 6.000 homoj, pro la industriigo la nombro de loĝantoj kreskis al pli ol 60.000 ĝis 1850.

En la 1960-aj jaroj multaj, precipe muslimaj enmigrintoj el Pakistano kaj Bangladeŝo ekloĝis en Keighley, kiuj laboris en la teks-industrio. Nuntempe ĉirkaŭ 8000 muslimoj vivas en la urbo kaj disponas pri sep moskeoj.

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Keighley[redakti | redakti fonton]

En Esperantujo la urbo estas precipe konata, ĉar en Keighley estis fondita la unua Esperanto-societo en Britio en la jaro 1902 fare de la loka ĵurnalisto Joseph Rhodes, kiu tie naskiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]