Kelebia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Kelebia estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskunhalas.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ la hungara-serba landlimo laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Beogrado, Szabadka estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko, poste sarmatoj kaj avaroj alvenis. La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895. En 1297 oni trovis la nomon Kelyb inter la dokumentoj. En la 13-a jarcento kumanoj setlis. La turkoj okupis la regionon en la 16-a jarcento kaj tenis ĝin dum 150 jaroj. La senhomiĝinta vilaĝo apartenis al Szabadka ekde 1702. Poste formiĝis multe da farmoj. En 1882 la fervojo ekfunkciis. La farmojn la nova ŝtatlimo en 1920 distranĉis. En ambaŭ flankoj formiĝis farmocentroj, poste vilaĝoj (la hungara en 1924) kaj konstruiĝis preĝejoj. La hungara parto nomiĝas Kelebia la serba parto Kelebija. Ambaŭ iĝis limpasejoj fervoje (dekomence) kaj aŭtovoje ekde 1978.

Inter 1941-1944 ambaŭ vilaĝoj unuiĝis kaj apartenis al Hungario. En 1949 kolĥozo pri Petőfi formiĝis.

Vilaĝservoj estas katolika preĝejo, kalvinana preĝoĉambro, baptista preĝdomo, poŝto, lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, dentokuracejo. La vilaĝo estas centro de kontrabandistoj. Apud la vilaĝo fiŝlagoj troviĝas.

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]