Kelta pralingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kelta pralingvo, ankaŭ nomata la Komuna Kelta, estas la parte-rekonstruita pralingvo de ĉiuj el la konataj Keltaj lingvoj. Ĝian vortaron oni povas memfide rekonstrui per la kompara metodo de historia lingvistiko, per la sama maniero de la Hindeŭropa pralingvo, la pralingvon plej komplete rekonstruitan. La Kelta pralingvo estas ido de la Hindeŭropa pralingvo, kaj estas ano de la Hindeŭropa lingvaro, la plej parolata lingvofamilio. Nunaj Keltaj lingvoj kunhavas ecojn kun Italikaj lingvoj ne vidataj en-alilingve, kaj laŭ unu teorio, ili eble konstituas praan Italik-Keltan lingvaron.

La daŭro de la Keltan-pralingvon-parolantaj kulturoj estis relative mallonga, komparite kun la 2000 jaroj de la Hindeŭropa. La plej frua kulturo kiun oni povas nomi kiel pra-kelta estas la malfrua-bronz-epoka Urnfield-a kulturo de centra Eŭropo, ĉ.1300 AKE.[1] Post la fer-epoka Hallstatt-a kulturo de ĉirkaŭ 800 a.n.e., tiuj ĉi homaroj estis iĝintaj tute Keltaj.

La rekonstruado de la Kelta pralingvo nune estas farita, pro-necese konfidante je pli-malfruaj versioj de Keltaj lingvoj. Kvankam la kontinenta Kelta donas multe da pruvo pri pra-Kelta fonologio, kaj iom da ĝia morfologio, registrita informaro estas tro malofta por permesi sekuran rekonstruadon de sintakso. Pro tio, la plej gravaj fontoj por rekonstruado venis de la insulaj Keltaj lingvoj.

Rekonstruo de fonologio[redakti | redakti fonton]

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

La sekvontaj konsonantoj estas rekonstruigitaj por la pra-Kelta:

Speco  Labialoj   Alveolaroj   Palataloj   Velaroj 
Normalaj Labialigitaj
Plozivaj b t d k ɡ ɡʷ
Nazalaj m n
Frikativaj ɸ s
Alproksimantoj l j w
Triloj r

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

La sekvontaj puraj vokaloj estas rekonstruigitaj por la pra-Kelta:

Speco Antaŭflankaj Centraj Malantaŭflankaj
longa mallonga longa mallonga longa mallonga
Ferma i   u
Centra e   o
Malferma   a  

Ankaŭe, la sekvontaj malpuraj vokaloj:

Speco Kun -i Kun -u
Kun e- ei
Kun a- ai au
Kun o- oi ou

Referencoj[redakti | redakti fonton]