Kemestaródfa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kemestaródfa [kemeŝtarodfa] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend. Keme estas praa hungara personnomo.

Strato en Kemestaródfa kun sonorilstablo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kemestaródfa situas apud Körmend, havanta nur flankovojojn. Apude estas kermesejo Fonto Miród.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio estis 2 vilaĝoj: Kemesmál kaj Taródfa. En la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis. Ekde 1919 la vilaĝoj trovas sin ĉe la nova landlimo al Aŭstrio. En 1939 la komunumoj unuiĝis. Inter 1948-1989 laŭ la limo oni faris fer-kurtenon. La vilaĝo povis esti vizitebla nur per permeso. Post nuliĝo de la fer-kurteno oni trovis netuŝitan zonon dum 40 jaroj, eĉ jam la limo ĉesis pro Traktato Schengen.

En Kemestaródfa migra poŝto servas.