Kemestaródfa
Kemestaródfa (kemeŝtarodfa) estas malgranda unuigita vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Körmend. Keme estas praa hungara personnomo.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9923
- Telefonprefikso: 94
- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 230
Historio
Dum la historio estis 2 vilaĝoj: Kemesmál kaj Taródfa. En la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis. Ekde 1919 la vilaĝoj trovas sin ĉe la nova landlimo al Aŭstrio. En 1939 la komunumoj unuiĝis. Inter 1948-1989 laŭ la limo oni faris fer-kurtenon. La vilaĝo povis esti vizitebla nur per permeso. Post nuliĝo de la fer-kurteno oni trovis netuŝitan zonon dum 40 jaroj.
La vilaĝo situas apud Körmend, havanta nur flankovojojn. Apude estas kermesejo Fonto Miród.