Saltu al enhavo

Ken Thomson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ken Thomson
Persona informo
Naskiĝo 1938
Morto 30-an de oktobro 1991 (1991-10-30)
en Tryon
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
fizikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ken THOMSON (naskiĝis en 1938; mortis la 30-an de oktobro 1991 en Tryon, urbeto en la kantono Polk de Norda Karolino, Usono) estis usona esperantisto, antaŭa prezidanto de ELNA kaj UEA-fakdelegito pri astronomio kaj fiziko.

Fizikisto, li prezidis la Astronomian Societon de tiu urbo, kunfondis kaj vicprezidis la Narkolepsio-Asocion de la Golfborda Regiono, kaj membris en diversaj sciencaj kaj kulturaj societoj. Liaj interesoj variis de lingvistiko, astronomio kaj filozofio ĝis belarto, muziko kaj radio-amatoreco. Scipovante naŭ lingvojn, li dediĉis sin al Esperanto kun neniam velkanta entuziasmo.