Kepler-452b

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komparo de Suno kaj Tero kun Kepler-452 kaj Kepler-452b

Kepler-452b estas ekstersunsistema planedo kiu orbitas la flavan nanon Kepler-452. Ĝi estis identigita de la kosma teleskopo Kepler kaj ĝia malkovro estis publike anoncita de NASA la 23-an de julio 2015. Ĝi estas la unua malkovrita tereca planedo orbitanta ene de la enloĝebla zono de stelo tre simila al la Suno. Ĝi estas la konata extersuna planedo la plej simila al Tero ĝisnune, post Kepler-438b. Oni ne ankoraŭ scias ĉu Kepler-452b estas roka aŭ malgranda gasa planedo, sed bazita sur ĝia malgranda radiuso, Kepler-452b havas akcepteblan ŝancon, inter 49% kaj 62%, esti roka.[1]

La stelo situas je 1 400 lumjaroj el la sunsistemo; kun la rapideco de la kosmoveturilo New Horizons, ĉirkaŭ 58,536 km/h (36,373 mph), vojaĝo tien daŭrus 25,8 milionojn da jaroj.[2]

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La planedo kompletas orbiton ĉirkaŭ sia stelo en periodo de 385 tagoj.[3] Ĝi estas pli malnova kaj pli granda ol Tero, sed situas ene de la konservativa enloĝebla zono de ĝia patra stelo.[4][5]

Ĝi estas kvinoble tiom masa kaj ĝia surfaca graveco estas duoble tiom granda kiom tiu de la Tero, kvankam kalkuloj de maso por ekstersunaj planedoj estas nur krudaj taksoj.[4] Se ĝi estas Tereca planedo, ĝi estas plej probable super-Tero kun multaj aktivaj vulkanoj pro ĝia pli alta amaso kaj denseco. La nuboj sur la planedo estus dikaj, kovrante multe el la surfaco kiel vidita el spaco. Vidita el la surfaco, Kepler-452 ŝajnus tre simila al la Suno.[6]

Ne estas klare ĉu Kepler-452b proponas enloĝeblajn mediojn. Ĝi orbitas ĉirkaŭ stelo de tipo G2V, kiel la Suno, kun preskaŭ la sama temperaturo kaj maso, sed 20% pli luma.[3] Tamen, la stelo aĝas ses miliardojn da jaroj, aĝante 1.5 miliardojn da jaroj pli ol la Suno.  Ĉe ĉi tiu punkto en la evoluo de ĝia stelo, Kepler-452b ricevas dek procente pli da energio el ĝia stelo ol la Tero nuntempe ricevas el la Suno. Se Kepler-452b estas roka planedo, ĝi eble spertas forcejan efekton similan al tio vidita sur Venuso.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rincon, Paul, "'Earth 2.0' found in Nasa Kepler telescope haul", BBC News, 2015-07-23. Kontrolita 2015-07-24.
  2. NASA telescope discovers Earth-like planet in star’s ‘habitable zone. BNO News (23 July 2015). Alirita 23 July 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-07-24.
  3. 3,0 3,1 Overbye, Dennis, "Kepler Data Reveals What Might Be Best ‘Goldilocks’ Planet Yet", The New York Times, 2015-07-23. Kontrolita 2015-07-23.
  4. 4,0 4,1 Feltman, Rachel, "Scientists discover 12 new potential Earth-like planets", The Washington Post, 2015-07-23. Kontrolita 2015-07-23.
  5. Witze, Alexandra, "NASA spies Earth-sized exoplanet orbiting Sun-like star", Nature, 2015-07-23. Kontrolita 2015-07-23.
  6. NASA Kepler press conference. 23 July 2015.
  7. "Kepler-452b details unveiled", 23 July 2015. Kontrolita 23 July 2015.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kepler-452b en la angla Vikipedio.