Kerhartice (Česká Kamenice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kerhartice
(Gersdorf)
vilaĝo
Kerhartice ĉe Česká Kamenice
Oficiala nomo: Kerhartice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Česká Kamenice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia mezmontaro
Domoj 59 2009
Situo Kerhartice
 - koordinatoj 50° 46′ 23″ N 14° 23′ 40″ O / 50.77306 °N, 14.39444 °O / 50.77306; 14.39444 (mapo)
Katastro 7,62 km² (762 ha) Kerhartice
Loĝantaro 164 (2021)
Denseco 21,52 loĝ./km²
Unua skribmencio 1382
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 21
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kerhartice (Česká Kamenice)
Portalo pri Ĉeĥio

Kerhartice (devena nomo Gersdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Česká Kamenice. Ĝi troviĝas rande en Bohemia mezmontaro proksimume 6 km okcidente de Česká Kamenice. Estas ĉi tie registritaj 59 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 164 loĝantoj.

Kerhartice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 7,62 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas proksimume 3 kilometroj longa, ĝi estas dismetita laŭlonge laŭ akva fluanto Bystrá kaj loka komunikilo. Tra la tuta vilaĝo trafluas direkte de Nový Oldřichov al Veselé kaj Markvartice rivereto Bystrá, kiu sur teritorio de Markvartice deflankiĝas al sudokcidento kaj en Benešov nad Ploučnicí ĝi enluas el la dekstra flanko ĝis Ploučnice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1382.

La municipo estis grave trafita pro postmilita ellandigo de germanaj loĝantoj, kiuj en la vilaĝo tradicie kreis plimulton de la loĝantoj. Oni neniam sukcesis plene ĝisloĝigi la vilaĝon kaj tiu el granda parto senhomiĝis kaj dezertiĝis.

En la vilaĝo situadis domo, kie en marto de 1981 sekrete koncertis muzika grupo The Plastic People of the Universe. Tri semajnoj post la koncerto la domo estis forbruligita, verŝajne laŭ ordono de Státní bezpečnost. Fakte tiel temis pri lasta koncerto de la grupo.[1][2]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 1 060 1 025 898 780 650 578 698 230 176 145 174 120 151 118
Domoj 156 162 152 152 148 147 151 128 40 38 30 42 44 49

Civitana ekipaĵaro[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas registrita neniu strato, restoracio, vendejo, poŝto, lernejo eĉ ne sanekipaĵo. Krom restoracio, kiu estas plej proksime en Veselé (proksimume 4 km), ĉio estas plej proksime en Česká Kamenice.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kamparana domo n-ro 20
  • Kamparana domo n-ro 32
  • Kamparana domo n-ro 44

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Šťastný, Jiří. Vzniká průvodce po českých ostrovech svobody, undergroundových barácích. Alirita 2017-06-08.
  2. Arkivigita kopiaĵo. Arkivita el la originalo je 2017-06-21. Alirita 2017-06-08.