Kernaĵo (geologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kernaĵo (de la germana Kern) en geologio estas cilindra kolono da rokaĵojglaĉeroj, aperinta dum kolona borado de puto kun cirkla buŝo.

Kolono da kernaĵoj, elboritaj de sur esplorŝipo Polarstern en Suda Atlantiko je la fundo 4207 m

Kernaĵo estas grava geologia dokumento, uzata por esplorado de geologia sekco de puto (litologio, stratigrafia aĝo, kuŝkondiĉoj de rokaĵoj). Petrofizika esplorado de kernaĵoj ebligas difini naftogasajn karakterizojn.

Oni taksas funkciadon de puto laŭ linea koeficiento de kernaĵo, kiu estas procenta rilatumo de longeco de la kernaĵo al longeco de la borita en rokaĵoj spaco. Se strukturo de la rokaĵoj estas damaĝita oni difinas pezan (volumenan) koeficienton de kernaĵo. Nur tre malofte oni ricevas kaj levas 100% da kernaĵo. Tamen ricevo de malpli ol 60% estas konsiderata fuŝo.

Dum kolona borado de naftaj kaj gasaj putoj kernaĵo havas diametron 50 ĝis 200 mm kaj longecon je kelkaj metroj, pezas ĝis kelkcent kilogramoj.

Oni stokas la kernaĵojn en kernodeponejoj por plua esplorado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • [2004] Р. И. Вяхирев: Керн // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 186. ISBN 5-85270-327-3.