Kesto
Kesto estas ia ujo kiu povas enhavi diversajn objektojn. Kestoj varias laŭ grando, formo kaj materialo. Multaj kestoj havas kovrilojn, kiujn oni eble povas sekurigi per seruro aŭ klinko. Ili povas esti ornamaj kaj utilaj. La kesto estas unu el la plej fruaj objektoj de doma meblo.
Vidu ankaŭ:
Proverbo
Ekzistas proverboj pri kesto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Formeti la aferon en la keston de forgeso. ” „ Ofta festo, malplena kesto. ”
Referencoj