Ketamino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ketamino estas medikamento plejparte uzata por komenci kaj daŭrigi anestezon. Ĝi kaŭzas trancecan staton dum ĝi kontraŭas doloron, kvietigas la pacienton, kaj kaŭzas amnezion. Aliaj uzoj inkludas kontraŭadon de kronika doloro kaj kvietigon dum intensa kuracado. Kora funkcio, spirado kaj spirkanalaj refleksoj ĝenerale restas funkciaj dum ĝiaj efikoj. Efikoj tipe komenciĝas ene de kvin minutoj kiam ĝi estas inĵektita, kaj la ĉefaj efikoj daŭras ĝis 25 minutoj.

Oftaj kromefikoj inkluzivas psikologiajn reagojn dum la medikamento eluziĝas. Tiaj reagoj povas inkluzivi agiton, konfuzon, aŭ halucinojn. Pliiĝinta sangopremo kaj muskolaj tremoj estas relative oftaj, dum maltroa sanga premo kaj spira malplioftiĝo estas malpli. Spasmoj de la laringo povas malofte okazi. Ketamino estis klasifikita kiel NMDA-receptora antagonisto, sed ĝiaj mekanismoj ankoraŭ ne estas bone komprenataj.

Ketamino estis malkovrita en 1962, unue provita en homoj en 1964, kaj aprobita por uzo en Usono en 1970. Baldaŭ post ĝia usona aprobo ĝi estis vaste uzata kiel kirurgia anestezilo en la Vjetnama Milito, pro ĝia sekureco. Ĝi estas en la listo de esencaj medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano, la plej efikaj kaj sekuraj medikamentoj bezonataj en medicina sistemo. Ĝi estas havebla kiel ĝenerala medikamento. La pogranda kosto en la evoluanta mondo estas inter US$0.84 kaj US$3.22 por boteleto. Ketamino estas ankaŭ uzata kiel distra drogo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ketamine en la angla Vikipedio.