Kettle Falls (Vaŝingtonio)
Kettle Falls | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 69696 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 636 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 517 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 36′ N, 118° 4′ U (mapo)48.6058-118.06Koordinatoj: 48° 36′ N, 118° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 497 m [+] | ||
Areo | 3,164779 km² (31 6.4 779 ha) [+] | ||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kettle Falls, Washington [+] | |||
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Kettle Falls; por informoj pri la iama akvofalo, vidu Kettle Falls (akvofalo).
Kettle Falls estas urbo en Kantono Stevens, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi prenis la nomon de proksima akvofalo de la Kolumbia Rivero, Kettle Falls, kiu estis dum jarmiloj grava fiŝkaptejo de la indiĝena popolo. La akvofalo ne plu ekzistas, pro la altiĝo de la surfaco de Lago Roosevelt malantaŭ la digo Grand Coulee Dam. Kiam la lago altiĝis, la urbo devis translokiĝi al alia loko antaŭe nomita Meyers Falls.
Kettle Falls havis 1 595 loĝantojn en 2010 laŭ la Usona censo, tio estas 68 pli ol en 2000. Ĝia poŝtkodo estas 99141, kaj ĝiaj kodoj laŭ la normoj FIPS kaj GNIS estas 53-35485 kaj 1530955, respektive.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La nuna Kettle Falls situas ĉe 48°36′21″N 118°3′35″W.[1] Ĝi altas 497 metrojn super la marnivelo. Ĝi kovras areon de 2,4 km², tute sektero.
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence Kettle Falls situis ĉe la bordo de Kolumbia Rivero. Ĝi oficiale municipiĝis la 17-an de decembro, 1891. En 1940, kiam la nova Digo Grand Coulee kovris la urbeton per la akvo de Lago Roosevelt, la urbo relokiĝis ĉe Meyers Falls, malgranda komunumo apud la fervojo, tiel certigante sian sukceson kiel transporta centro por la sega, kultiva kaj papera industrioj. Tie ĝi nun situas, ĉ. 13 km nordokcidente de Colville kaj proksimume 130 km nordokcidente de Spokane. Ĝi situas ĉ. 47 km sude de la kanada landlimo ĉe Laurier kaj ĉeborde de Lago Roosevelt.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala urba retejo
- Stevens County Heritage Arkivigite je 2009-06-26 per la retarkivo Wayback Machine Kolekto de materialoj pri la malnovaj Kettle Falls kaj Meyers Falls