Kial venkis Esperanto?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kial Venkis Esperanto?, 1931.

Kial venkis Esperanto? estas la titolo de teksto el Enciklopedio de Esperanto, en kiu gravuloj de la tiama movado (ĉirkaŭ 1935) Ludoviko Totsche, Ernest Drezen kaj prof. Lev Ivanoviĉ Ĵirkov cerbumis pri la kialoj de la relativa sukceso de Esperanto kompare kun aliaj lingvaj projektoj.

Kial venkis Esperanto? estas ankaŭ studo de la supre menciita lingvisto Lev Ivanoviĉ Ĵirkov; ĝi aperis en Lepsiko, ĉe la eldonejo Ekrelo en 1931 kiel 40-paĝa broŝuro. Unu jaron pli frue estis eldonita en Moskvo 35-paĝa ruslingva originalo Poĉemu pobedil jazyk Esperanto?.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]