Kianito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kianito (aŭ disteno) estas alumini-silikat-mineralo kun la kemia konsisto Al2SiO5, kiu nombriĝas al la nezosilikatoj. Ĝi estas proksime parenca kun la andaluzito kaj la silimanito, sed kristaliĝas en la triklina kristalsistemo kaj havas pli altan densecon ol ili. La dureco de kianito varias kun la orientiĝo inter 5,5 kaj 7, la mineralo havas bluan ĝis blankogrizan koloron, ĝia frotkoloro estas blanka. Kelkaj variaĵoj estas uzataj kiel gemoj.

Trovejo[redakti | redakti fonton]

Kianito troviĝas en formo de plataj, klingoformaj kristaloj en metamorfaj petroj, kiuj je altaj temperaturoj kaj premoj formiĝis. Tipe estas gnejsoj kaj granulitoj, kiuj ekestas el sedimentoj. Sed, malofte, ĝi aperas ankaŭ en formo de malhelbluaj kristaloj de juvelkvalito en pegmatitoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo kianito venas el la greka kaj signifas "malhelblua".

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

La malofta verda variaĵo nomiĝas kromkianito.

Rimarkindaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Atentofaroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]