Kimmo Kinnunen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kimmo Kinnunen
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1968 (1968-03-31) (56-jaraĝa)
en Äänekoski
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Patro Jorma Kinnunen
Okupo
Okupo lancoĵetisto
vdr

Kimmo KINNUNEN (naskiĝis la 31-an de marto 1968 en Äänekoski) estas finna lancoĵetisto. Li venkis mondĉampionecon en 1991 en Tokio kaj ricevis arĝenton en mondĉampioneco 1993. Lia propra rekordo estas 90,82. Kvankam li ricevis oran kaj arĝentan medalojn en mondĉampioneco, li neniam venkis en finna ĉampioneco. Ankaŭ lia patro Jorma Kinnunen (1941–2019) kaj frato Jarkko Kinnunen (1970–2019) estis lancoĵetistoj. Ankaŭ filo de Kimmo Kinnunen, nome Jami Kinnunen (naskiĝinta 1995), ĵetas lancon.