Jorma Kinnunen
Aspekto
| Jorma Kinnunen | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Jorma Vilho Paavali Kinnunen |
| Naskiĝo | 15-an de decembro 1941 en Pihtipudas |
| Morto | 25-an de julio 2019 (77-jaraĝa) en Äänekoski |
| Lingvoj | finna |
| Ŝtataneco | Finnlando |
| Familio | |
| Infano | Kimmo Kinnunen |
| Okupo | |
| Okupo | lancoĵetisto atleto |
Jorma Vilho Paavali KINNUNEN, naskiĝinta 15-a de decembro 1941 en Pihtipudas, mortinta 25-a de julio 2019 en Äänekoski, ambaŭ lokoj en la provinco Meza Finnlando de Finnlando, estis finna lancoĵetisto kaj olimpia arĝentomedalisto.
Jorma Kinnunen venkis arĝentomedalon en la somera olimpiko 1968 en Meksiko. En la somera olimpiko 1964 li estis sepa (kunlandano Pauli Nevala venkis) kaj ankaŭ en la somera olimpiko 1972 en Munkeno sepa. En la 18-a de julio 1969 li faris mondan rekordon 92,70 m en ludo en Tampereo.
Li estis finna ĉampionisto el la jaroj 1964, 1965, 1966, 1968 kaj 1969.
Ankaŭ lia filo Kimmo Kinnunen (n. 1968) kaj nepo Jami Kinnunen (n. 1995) estas kaj alia filo Jarkko Kinnunen (1970–2019) estis lancoĵetistoj.

