Kirari Suleman Nagar
Kirari Suleman Nagar | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 42′ N, 77° 4′ O (mapo)28.6956577.065330555556Koordinatoj: 28° 42′ N, 77° 4′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
Kirari Suleman Nagar, (pli longe Kirari) estas urbego en Nordokcidenta Distrikto ĉe Delhio en Nacia Ĉefurba Regiono (Barato) en norda parto de Barato. Ĝi estas antaŭurbo kaj navedurbo.
Demografio[redakti | redakti fonton]
Kirari Suleman Nagar en 2011 havis 283 211 da loĝantoj kun legopovo 80%, pli alta, ol la meza landa averaĝo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
De Kirari Suleman Nagar Bahadurgarh troviĝas 15, tutlanda ĉefurbo Delhio 17, Loni 23, Sonipat 33, Gaziabad 36, Rohtak 52, Mumbajo 1164, Kolkato 1322 kilometrojn (aere) [1].
Historio[redakti | redakti fonton]
Kirari unue aperis oficiale sur la mapo en 1807 jam dum dominado de britoj. Ĝi apartenis al unio de princaj ŝtatoj inter 1947-1949, poste al Raĝastano. Ondoj de migrantoj precipe el Biharo venis en 1999 kaj 2020.
Lingvoj[redakti | redakti fonton]
La oficialaj lingvoj estas la hindia kaj angla en Kirari Suleman Nagar, sed la denaskuloj parolas harjane.
Religio[redakti | redakti fonton]
Hinduoj konsistigas la plimulton de la populacio kun pli ol 90%.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Kirari Suleman Nagar situas en stepa klimato, tio estas laŭ klimata klasifiko de Köppen BSh kun influo de musono. La meza ĉiujara temperaturo estas 25 °C kaj varias inter 18-34 °C. Jare pluvas meze preskaŭ 500 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed ofte en julio kaj aŭgusto.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Vojoj de Kirari Suleman Nagar jam kunplektiĝas kun Delhio. Ekzistas ankaŭ fervoja ligilo. La plej proksima flughaveno funkcias en Delhio.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- preĝejoj
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- WikiTrans