Kisbér
Ne miskomprenu kun Kisdér!
Kisbér (kiŝbEr) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Kisbér, kies centro estas.
Bazaj informoj
- Areo: 52 km²
- Loĝantaro: 5870
- Poŝtkodo: 2870
- Telefonprefikso: 34
Situo
La urbo situas sub monto Bakony, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Komárom.
Historio
La unua skriba mencio devenis el 1277. La turkoj detruis kaj senhomigis la setlejon. En 1853 reĝa ĉevalaro fondiĝis, kiu portis famon por la vilaĝo. En 1770 baroka kastelo de Battyán (batjAn), en 1828 Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Kisbér) konstruiĝis.
Apud la urbo fiŝistaj lagoj troviĝas. Nemenciita vidindaĵo estas la Kalvinana preĝejo (Kisbér).
Famuloj
En Kisbér naskiĝis inĝeniero Nándor Bárány kaj bestkuracistoj Béla Lomniczi kaj János Török.