Kisbudmér

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kisbudmér [kiŝbudmEr], kroate Mali Budmir estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács. Kis signifas hungare: malgranda kaj faras diferencon de la apuda Nagybudmér.

Bazaj informoj

Situo

Kisbudmér situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Urboj Villány troviĝas je 6, Bóly 10, Siklós 16, Beremend 18, Kozármisleny 21, Harkány 22, Mohács 25, Pécs 30 km-oj.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1285 laŭ tiama hungara ortografio "Budmer". Supozeble jam tiam estis 2 apudaj vilaĝoj: Suba kaj Supra Budmer. Ili baldaŭe iĝis Granda kaj Malgranda Budmér. Post la mezepoko Kisbudmér senhomiĝis pro la turkoj. Baldaŭe serboj, germanoj kaj hungaroj laŭvice alvenis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.

Vidindaĵoj