Kisrákos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kisrákos [kiŝrAkoŝ] estas malgranda vilaĝo (ankaŭ municipo) en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Őriszentpéter. La loknomo hungare signifas: malgranda-kankra. Verŝajne en la loka rojo estis multe da kankroj. La malgranda signifas tion, ke proksime estas simila vilaĝo, sed pli granda.

Blazono de Kisrákos

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kisrákos situas sur mildaj deklivoj laŭ traira flankovojo. Kisrákos estas parto de Nacia Parko Őrség kaj Hanság. Őriszentpéter troviĝas 8, Körmend 30 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1428. La vilaĝo formiĝis, kiel serio da farmoj.

Vilaĝservoj estas municipa administracio, poŝto, kulturdomo, interretejo, kuracejo (semajne po 1).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kisrákos havas kalvinanan preĝejon konstruitan en 1843. La turo estas 30 m-ojn alta.