Kisto (biologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kisto)
Vidu ankaŭ kisto (medicino) kaj la etnon kistoj.
kista sako de la krustaco triops longicaudatus

Kisto (de la greka vorto κύστις kístis „veziko“) en la lingvaĵo de biologio estas kavaĵa konstanta formo de iuj unuĉeluloj, plantoj kaj bestoj, kiu ekestas en tre malfavoraj vivkondiĉoj kiel forta manko de akvo aŭ nutraĵo. Kistoj ankaŭ povas uziĝi kvazaŭ "konserva stato" por plimultigo de la specio. Aparte unuĉeluloj en akvaj areoj plene sekiĝantaj dum parto de la jaro bone kapablas krei kistojn.

La kistoj de iuj bakterioj, ekzemple azotobakterioj (gram-negativaj bakterioj), ekestas per transformo de vivanta ĉelo kaj havas dikiĝintan ĉelan muron. Aliaj bakterioj, ekzemple miksokokaloj (latine myxococcales), grupigas plurajn ĉelojn kaj kovras tiujn per dikiĝinta ĉela muro. Kistokreaj protistoj ofte eligas ĉirkaŭigan substancon kiu protektas kontraŭ malfavoraj eksteraj influoj.

Kistoj bone rezistas kontraŭ sekeco, mekanika premo kaj radiado, sed ne povas forbari grandan varmegon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lexikon der Biologie ("leksikono de biologio", germane), 4-a volumo, eldonejo Spektrum Akademischer Verlag, Hajdelbergo, 2000 ISBN 3-8274-0329-4
  • Eugene Nester kaj aliaj: Microbiology: A Human Perspective ("mikrobiologio: homa perspektivo"), 2004, 4-a eldono, eldonejo Princeton, Novjorko, ISBN 0-07-291924-8