Kisto (medicino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidu ankaŭ kisto (biologio) kaj la etnon kistoj.
nervoepitelia kisto en histologia bildo

Kisto (de la greka vorto κύστις kístis „veziko“) en la lingvaĵo de medicino estas kavaĵo, kovrita per epitelia haŭteto, en la homa aŭ besta korpo. Se la kavaĵo ne estas kovrita per epitelia haŭto, sed nur per membrano el konektiva histo, oni nomas ĝin pseŭdokisto.

La kavaĵo de kisto povas esti plenigata per aero (pulma kisto), urino (rena kisto), sango, puso ("empiemo"), muko (en la malsano mukoviskozeco), sebo ("ateromo"), puso kaj sebo ("pustulo") aŭ per parazitoj.

Kisto povas konsisti el unu kavaĵo aŭ dividiĝi al pluraj kavaĵetoj, kaj kompreneble pluraj najbaraj kistoj povas aspekti iom simile kiel unu plurkavaĵa kisto.